|
|
CONTACT estas federacio de departementaj asocioj kiuj celas helpi familiojn kaj ties
amikojn kompreni kaj akcepti la seksan orientiĝon de siaj proksimuloj; helpi lesbojn, gejojn,
ambaŭseksemulojn, speciale gejunulojn, komuniki kun siaj gepatroj aŭ proksimuloj;
helpante ilin akcepti sian seksan preferon; batali kontraŭ diskriminacioj, precipe tiuj, kiujn
suferas samseksamaj, ambaŭseksamaj personoj, aŭ konsiderataj tiaj.
Jen kial tiuj asocioj kunigas lesbojn, gejojn, ambaŭseksemulojn, kaj ties gepatrojn aŭ
proksimulojn.
Por tiujn celojn atingi, CONTACT proponas jenajn agojn, ĉie en Francio:
- Telefona aŭskultado, fare de spertaj volontuloj, kiuj senjuĝe aŭskultos vin . Tiu konfidenca linio ebligas vin priparoli tiujn temojn, kiuj zorgigas vin kaj kiujn vi povas pritrakti kun neniu alia.
- Unuopecaj akceptoj, pere de samaj volontuloj kiuj ne juĝos vin. Tiujn akceptojn
speciale ŝatas tiuj, kiuj ne deziras rekte partopreni interparolan kunvenon, kiu povas kunigi inter 10 kaj 20 personojn.
- Interparolaj kunvenoj, por ĉiuj malfermitaj, ebligantaj ĉiun enriĉiĝi de aliula sperto,
sen juĝo, nek malgravigante nek troigante la kompleksan situacion de la
partoprenantoj.
- Afablaj kuneliradoj ofte ebligantaj ĉesigi la izolitecon kaj esprimi sin en malpli prema etoso ol tiu de kunvena interparolado.
- Intervenoj en lerneja kadro, en mezlernejoj (francaj kolegioj kaj liceoj), konforme al
ministeriaj gvidiloj. Efektivigas ilin speciale trejnitaj volontuloj. CONTACT havas rajton tion fari kun nacia registara aprobo. (Junularo kaj Popola Klerigado; Nacia Klerigado).
- Interreta diskutforumo franclingva, kie anonimeco estas garantiata,ebliganta vin
libere esprimiĝi, aŭ legi la rakontojn de personoj travivintaj spertojn similajn al la viaj.
- Broŝuroj: |
| |
- "Notre enfant est homosexuel" de CONTACT eldonita ekde 1999. Ĝi celas la
gepatrojn kiuj sin demandas pri la afektiva kaj seksa orientiĝo de siaj infanoj, sed
ankaŭ al la proksimuloj de samseksamaj aŭ ambaŭseksamaj personoj. Ni rimarkis
ke tiun broŝuron uzas tiam la junaj gejoj, lesboj, aù ambaŭseksemuloj tiam, kiam ili
ekvolas pritrakti la temon kun sia familio aŭ siaj proksimuloj.
- "Homo, et alors ?" eldonita de CONTACT ekde 2001. Ĝi celas samseksamantojn,
ambaŭseksamantojn, aŭ tiujn kiuj demandas sin pri sia seksa orientiĝo, speciale
gejunuloj.
- "Homophobie et Education, prévention des conduites à risques à l'adolescence"
(preventado de riskaj kondutoj dum adolekso) eldonita de CONTACT HauteGaronne ekde 2008. Ĝi celas profesiulojn kiuj havas laboran kontakton kun gejunuloj.
|
|
|
|
|
En multaj landoj de la mondo estas asocioj kiel "CONTACT" kun samtema laboro. Jen
kelkaj:
Argentino: PFALyG – Padres, Familiares, Amigos de Lesbianas y Gays.
www.familiaresdegays.org
Aŭstralio: PFLAG Australia – Parents, Families, & Friends of Lesbians and Gays.
www.pflagaustralia.org.au
Belgio: TelQuels Parents.www.telsquels.be
Brazilo: GPH – Associação Brasileira de Pais e Mães de Homossexuals.
www.gph.org.br
Francio: CONTACT – Dialogue entre les parents, les gays et lesbiennes, leurs familles et
amis. www.asso-contact.org
Germanio: BEFAH – Bundesverband
des Eltern von Homosexuellen Kindern.
www.befah.de
Hispanio: AMPGIL – Asociación de Madres, Padres y Familiares de Gays y Lesbianas.
www.ampgil.org
Israelo: TEHILA – www.tehila.org.il
Italio: AGEDO – Associazione di Genitori, parenti E amici Di Omosessuali.
www.agedo.org
Kanado: PFLAG Canada – Parents, Families, & Friends of Lesbians and Gays.
www.pflagcanada.ca
Meksikio:
Grupos
de apoyo a personas de la diversidad sexual, sus padres, hijos,
familiares y amigos. www.funsevida.org
Grupo
de Padres y Madres por la Diversidad Sexual.
mx.geocities.com/padresporladiversidad
Svislando:
Franclingve, Genève: GPEH – Groupement de parents d'enfants homosexuels. www.gpeh.org
Germanlingve : FELS – Freudinnen, Freunde und Eltern von Lesben und
Schwulen. www.felseltern.ch
Heterapartnerinnen
schwuler männer und partner lesbischer frauen compagnes
et compagnons de personnes homosexuelles. www.hetera.ch
Unuiĝinta Regno: FFLAG – Families, & Friends of Lesbians and Gays.
www.fflag.org.uk
Usono:
PFLAG EtatsUnis – Parents, Families, & Friends of Lesbians and Gays.
www.pflag.org (site national) – www.stayclose.org (Stay Close).
Internacia Asocio: Asociación Internacional de Familias por la Diversidad Sexual.
www.familiasporladiversidad.org
|
Se vi deziras ekkrei tian asocion kian CONTACT en via lando, aŭ se vi simple volas
pliajn informojn, bonvolu sendi mesaĝon alklakante ĉitie...
|
|